Franca ortografio

La franca ortografio ampleksas la literumon kaj interpunkcion de la franca lingvo. Ĝi baziĝas sur kombinaĵo de fonemaj kaj historiaj principoj. La literumo de la vortoj baziĝis plejparte sur la prononco de la malnovfranca lingvo de ĉ. 1100–1200 kaj restis pli malpli la sama malgraŭ grandegaj ŝanĝoj pri la prononco de la lingvo dum la postaj jarcentoj. La rezulto estas komplika interrilato inter la literumo kaj la sono, precipe de la vokaloj, amaso da silentaj leteroj kaj granda nombro de samsonvortoj (ekz: saint/sein/sain/seing/ceins/ceint (ĉiuj prononcatas [sɛ̃]), sang/sans/cent (ĉiuj prononcatas [sɑ̃])). Postaj provoj reliterumi kelkajn vortojn laŭ iliaj latinaj devenoj eĉ pliigis la nombron da silentaj leteroj (ekz. temps anstataŭ la pli malnova tens kaj vingt anstataŭ la pli malnova vint). Tamen, regas la francan ortografion reguloj kiuj ebligas certagradan precizecon kiam oni elparolas francajn vortojn el iliaj literumoj. La malo, produkti skriban literumon el la prononco, estas multe pli ambigua.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search